Daniel Bomberg

Daniel Bomberg
(c1483–1549)
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523.
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523.
Persona informo
Naskiĝo ĉ1483
en Antverpeno, Belgio
Morto 21-a de decembro 1553
en ĉAntverpeno, Belgio
Lingvoj hebrealatina vd
Ŝtataneco Suda Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tipografo
eldonisto
artovendisto
presisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Hebrew prints (en) Traduki kaj pressing (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel BOMBERG estis belga hebreisto, bibliisto, tipografo kaj eldonisto de sennombraj hebreaj biblioj kun komentoj, kaj aŭtoro multaj gramatikaj, leksikografaj filozofaj kaj etikaj verkoj. En la 7-a de decembro 1515, Bomberg sukcesis havi privilegion de la papo Leono la 10-a por eldoni librojn en la hebrea. En 1517, ĉiuj privilegioj estis revokitaj, tamen Bomberg ree havis siajn rajtojn konfirmitaj de la Senato en 1518. Kiam la privilegioj elspiris en 1525, Bomberg provis renovigi la rajtojn je 5 pliaj jaroj sed la Senato, timante komplikaĵojn kun la ekleziaj aŭtoritatuloj decidis ne plu pasigi la decidoproponon.[1]

En 1548 la papo Paŭlo la 3-a ekspedis sian ambasadoron por cenzuri la veneciajn hebreajn publikaĵojn, sed Bomberg argumentis, ke la malnovaj manuskriptoj ne devas ŝanĝiĝi, kaj sukcese rezistas al la papa premo. Kvankam la eklezio ne sukcese influis la presadon de Bomberg dum lia vivo, antaŭ 1553 la Talmudo estis bruligita en Italio kaj la eklezio aktive serĉis limigi sian publikigon kaj cirkuladon.

Lia eldonejo presis ĉirkaŭ 200 hebreajn librojn, inklude de Siddurim (preĝolibroj), responsa[2], juraj kodoj, verkoj de filozofio kaj etiko, komentoj kaj pli. Li estis la unua hebrea presisto en Venecio kaj la unua ne-juda presisto de hebreaj libroj.

  1. Copyright in the Renaissance: Prints and the Privilegio in ...
  2. Responsa konsistas je korpaj da skribaj decidoj kaj verdiktoj, donitaj de juraj fakuloj responde al demandoj adresitaj al ili. En la moderna epoko, la esprimo estas uzita por priskribi decidojn kaj verdiktojn faritajn de akademiuloj en historia religia juro.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search